Ŝablono-Diskuto:Informkesto kristana eklezio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tradukado de parametroj[redakti fonton]

Saluton. Bonvolu atenti, ke dum la tradukado de parametroj ĉe uzataj ŝablonoj prefere estu uzata kodigo kun alternativaj parametroj, por ke la artikoloj ne aspektu fuŝe. Amike --Tlustulimu 13:05, 26 Jun. 2011 (UTC)

Hieraŭ mi hazarde renkontis tiun senesperan ŝablonon, kaj kun kelkaj klakoj vidis ke mi jam en 2014 tre kritikis ĝin malmatura. La strangaĵo pri la konstruejo estas ke nur triono de la ŝablono entute ŝajnas esti tradukita al Esperanto (la demandoj iras "strukturo = leader/moderator = |estro = |fellowships = |associations = |lokoj =" ktp), eble ĉar iu pensis ke tiel estas pli facile enpreni multajn "infoboxes" el la angla "wikipedia", sed fakte eblas simple forbalai la tutajn fremdlingvajn parametrojn en esperantlingvaj tekstoj, ĉar kiu plenigus kampojn kiel "|parent = |separations = |nursing_homes = |aid = |tax_status = |tertiary ="'??? Vidantoj eble miris, kial la infobox demandas pri gepatroj kaj ĉu ili jam divorciĝis... ĉiukaze neniu dum jaroj uzis tiujn parametrojn! Rezulte sufiĉas en la ŝablono mem meti tiujn e-lingvajn parametrojn kiuj ŝajnas sencaj, kaj en la aplikoj de la ŝablono en teksto forpurigi ĉion kio estas fremdlingva. Tio ŝajnas multe da puriga laboro, sed efektive progresas rapide. Eĉ mi vidis dum la purigo ke la problemo de la ŝablono eĉ ne estas la multegaj, parte tre detalaj demandoj de la parametroj, sed la mankantaj respondoj kiel ĉi tie, kie la tuta kesto pri la "Ĉina Ortodoksa Eklezio" nur donas unu informon "Geografiaj lokoj: Ĉinio", jea, ke temas pri io kun rilato al Ĉinio jam estas en la titolo, ĉu? Do la kesto praktike nur estas kadro por bildo. Forigi ĉiuj parametrojn pri "|tax_status = |tertiary =" ne forprenas iun informon de la esperantlingvaj tekstoj, ĉar ĉiukaze neniu donis informon pri "tertiary" en teksto pri iu relative nekonata religia grupo de eble alia kontinento... . Post la forbalaigo de ĉiuj neuzataj anglalingvaj parametroj el esperantaj artikoloj tamen restas ankoraŭ la tasko iom pliplenigi la kestojn je almenaŭ iomete da enhavo, por entute doni iun informon en la informkesto. Do tute ne necesas kompletigi la kodigon "kun alternativaj parametroj", ĉar la principe ĝusta konsilo de Tlustulimu utilus nur tiam, kiam la anglaj parametroj estus vaste uzataj - tiam traduko en la centra ŝablona paĝo de angla al esperanta parametronomo perdigus tiujn informerojn kiuj videblas nur se la informkesto interne bone tradukas de anglaj al esperantaj parametroj. Sed se en neniu paĝo iu ajn uzis la fremdlingvajn parametrojn, ankaŭ ne estas io ajn kio povus perdiĝi... Sed bonas fine purigi la malordon, ĉar la komencanto kiu metis ĉion en 2010 evidente ne celis ion malbonan, kaj 13 jaroj de ignorado pri la neceso ion plibonigi ĉi tie estas jam tro longa tempo. ThomasPusch (diskuto) 15:34, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]