Ŝablono-Diskuto:Informkesto muzikilo/dokumentado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gratulon por la bela ŝablono. Nur jenaj punktoj:

  • etendi estas transitiva, tial "ton-etendiĝo" (!)
  • anstataŭ "klasigo" laŭ mi pli kutime "klasifiko"
  • anstataŭ "pli da artikoloj" laŭ mi pli bona stilo "pliaj artikoloj", "rilataj temoj" aŭ simple "Vidu ankaŭ"
  • laŭ mi oni evitu tut-majusklan skribon de la sekciaj titoloj, sed kiel kutime en aliaj ŝablonoj (vidu ekzemple la ŝablonon "Birda genro" k.m.a.) normalan skribon. Do
    • Bekfluto
    • Klasifiko
    • Ton-etendiĝo
    • Parencaj instrumentoj
    • Muzikistoj
    • Fabrikistoj
    • Rilataj temoj

Helga Schneider 22:47, 3. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Helga. Dankon pro viaj klarigoj. Mi ja nur iomete aldonis formatojn al la ŝablono kaj jam trovis erareton, kiun mi jam korektis en la ŝablono. Sed nun korigendas la artikoloj, kiuj jam enhavas la ŝablonon. Mi ĵus aldonis korektitajn parametrojn laŭ via listo resp. korektis la priskriban parton de la tabelo. Nun ankoraŭ korigendas Tonetendo, ĉu ne? Kore --Tlustulimu 23:24, 3. Jan 2009 (UTC)
Dankon, Tlustulimo. Bv. nun rigardi la diskut-paĝon de "tonetendo": Diskuto:Tonetendo. Ekzistas tri artikoloj pri la sama nocio kunigendaj. Post mia erar-vagado tra la terminaro mi pro tio nun proponas laŭ viaj preferoj aŭ la fakan terminon registro (muziko) aŭ la ĝenerallingvan vorton tonamplekso. Amike Helga Schneider 11:02, 4. Jan 2009 (UTC)