Ŝablono-Diskuto:Lingvokodo/kodlisto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kunekzisto de du samcelaj kaj samefikaj ŝablonoj havas la malavantaĝon ke se estas eraro oni devas korekti ĝin en du apartaj lokoj. Sekve estas dufoje pli da risko ke troviĝas eraroj. Komparu {{Lingvokodo/kodlisto}} kaj {{lingv/e}} Arno Lagrange @ 13:20, 26. Maj 2010 (UTC)

La eroj de la unua estas aboce ordigita. Laŭ mi, la unua subŝablono estos la nova Lingv/e --→ Airon 13:29, 26. Maj 2010 (UTC)
Mi retenus la nomon {{lingv/e}}, kunigante la du ŝablonojn tie. --WinstonSmith 13:35, 26. Maj 2010 (UTC)
Sed ni krome atentu pri la intervikiaj ligiloj, por ke tria tia ŝablono ne estiĝu. Amike --Tlustulimu 14:40, 26. Maj 2010 (UTC)

Post kontrolo mi konstatis ke {{lingv/e}} enhavas pli multajn kodojn ol {{Lingvokodo/kodlisto}}. Cetere ĝi baziĝas sur {{lingv/R}} (Radiko) al kiu ĝi aldonas e-finaĵon kaj en iuj esceptaj okazoj kromajn informojn aŭ resendas apartan entenon (ekzemple por planlingvoj kies nomo ne sekvas la strukturon "<radik>'a lingvo. Strange samaj eraroj troviĝis en ambaŭ listoj kaj mi suspektas ke la dua estis iel kopiita el la unua, tamen ne plene. Arno Lagrange @ 17:24, 27. Maj 2010 (UTC)