Ŝablono-Diskuto:Subjektoj de Rusia Federacio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi iom miras pri la esprimo subjektoj en la titola linio de tiu ĉi ŝablono. Eble la rusa lingvo uzas tie ĉi "субъект" (la rusa artikolo pri "Rusio" oftege uzas la vorton, sed propra artikolo pri tiu signifo ne ekzistas sub ru:Субъект (значения); verŝajne devus esti "Субъект (право)", sed tiu artikolo ne ekzistas). NPIV tamen diras, ke en Esperanto "subjekto" havas nur tri signifojn:

  1. Sintaksa funkcio kaj frazelemento...
  2. La pensanta, sentanta, volanta mio...
  3. Homo, rigardata kiel havanta specifajn korpajn aŭ psikajn tendencojn...

Neniu el tiuj signifoj estas aplikebla tie ĉi. El la alilingvaj vikipedioj nur du ŝajnas uzi samradikan esprimon: la ĉeĥa kaj la germana. La nederlanda diras proksimume "partaj teritorioj", la slovaka "administraj membroj" kaj la ukraina "regionoj". Io simila (subteritorioj? administraj partoj? (sub)regiono?) devus taŭgi ankaŭ por Esperanto.

Umberto 17:52, 17. Feb 2009 (UTC)


"Subjektoj de Rusia Federacio" estas rilate la nova jura termino, kiu estis enkondukita en konstitucio de RF en 1993 jaro por signifi la egalrajtan statuson de la diversaj partoj de RF. Tio estis necesas, ĉar en Rusio estas partoj, kiuj fonditaj laŭ nacionalteritoria principo (respublikoj, aŭtonomaj distriktoj, aŭtonomo provinco) kaj partoj, kiuj estas fonditaj laŭ teritoria principo (provincoj, regionoj). Subjektoj de Rusia Federacio havas propraj organoj de leĝdona kaj ekzekutiva potenco. Per unu vorto tio estas simileco ŝtatoj en Usono, kantonoj en Svislando ktp. Mi povas alskribi tio en artikolo "Federacia strukturo de Rusio" aŭ "Rusio".--RG72 05:08, 19. Feb 2009 (UTC)