Ŝablono-Diskuto:Tripitako

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu skribi finaĵon -o en la nocioj? Dankon. Petro@diskkont 17:25, 24. Apr 2008 (UTC)

Volum/o Aro da manskrigitaj aŭ presitaj kajeroj, kune binditaj aŭ broŝuritaj
Volumen'o 1 parto de trimendisia spaco okupata de iu korpo. SIN : solido 2 a) Grando de tridimensia figuro b) (pli ĝenerale) Tridimensia ampekso de aro. (laŭ NPIV)

En la franca ambaŭ vortoj tradukiĝas al la sama "volume". Mi miras pri la konfuzo. Arno Lagrange @ 20:29, 24. Apr 2008 (UTC)

Dankon Arno por la korektoj, fakte mi pensis pri volumoj. Memkompreneble, ke la volumeno rilatas al geometrio. Petro@diskkont 04:33, 25. Apr 2008 (UTC)

Ŝablona aspekto[redakti fonton]

Saluton. La tabelo aspektas tre malbele. Krome ĝia kodo ne estas vikiigita. Kiu emas plibeligi ĝin? Amike --Tlustulimu 14:41, 8. Okt 2010 (UTC)

Pri la vortoj en palio[redakti fonton]

Mi proponas, ke ni lasu paliajn vortojn en ilia latinigita formo kaj en kursivaj literoj, kiel oni kutime faras en aliaj lingvoj (angla, hispana, germana, ktp). Ekzemple: Vinaya Piṭaka, Sūtra Piṭaka, Abhidharma Piṭaka. Same pri la nomo de aliaj paliaj libroj kiel Dîgha-nikâya, Majjhima-nikâya, Samyutta-nikâya, ktp. Tiu latinigita formo estas jam ĝenerale akceptata kaj uzataj de la aliaj lingvaj komunumoj. Vortoj kiel Digho-nikajo, Maĝĝhimo-nikajo, Samjuto-nikajo, ktp, ne estas paliaj nomoj nek esperantaj. Se ni uzas tiajn formojn, ni estus kreantaj marĝenan por la paliaj vortoj modelon, kiu havos sencon nur por esperanto-parolantoj. Ĉu eble ni konsentus, ke ni prefere lasu ilin en sia latinigita formo (kiu plej bone reprezentas la originalajn fonemojn de la paliaj vortoj)? --Ramo Moraloj-Kastelo (diskuto) 22:34, 28 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]