Kara administranto! Ĉar vi estas administranto en Esperanto-Vikipedio, atendas vin nova tasko !
Ekfunkcias Revizio de artikoloj, en kiu povos partopreni ĉiuj uzantoj, al kiuj administranto donis statuson de revizianto.
Bonvolu atenti pri la kandidatiĝoj en la listo "reviziantoj".
Post kontrolo pri la kondiĉoj (precizigitaj en la sama paĝo), donu la rajton per la paĝo prizorgu rajtojn de uzantoj (rekta ligilo al la paĝo estas provizata per + kiu aperas post la nomo de la uzanto).