Ŝamkir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝamkir
urbosetlejo
Administrado
Poŝtkodo AZ 5700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40 600  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 46° 1′ O (mapo)40.85638888888946.017222222222Koordinatoj: 40° 51′ N, 46° 1′ O (mapo) [+]
Alto 450 m [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Ŝamkir (Azerbajĝano)
Ŝamkir (Azerbajĝano)
DEC
Ŝamkir
Ŝamkir
Situo de Ŝamkir

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Şəmkir [+]
vdr


Ŝamkir (azerbajĝane Şəmkir) estas urbo en Azerbajĝano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas menciita jam en la 5-a jarcento sub la nomo Ŝamkor, kiam ĝi estis grava centro de industrio kaj komerco de Irano. En 652 ĝi estis konkerita de arabaj armeoj. En 732 la ĥazaroj komencis ekloĝi en la urbo, dudek jarojn poste la setlejo estis detruita fare de triboj kiuj kontraŭbatalis la araban regadon.

La urbo estis restaŭrita en 854. En la 12-a kaj 13-a jarcentoj, la urbo estis parto de la Kartvela reĝlando. En 1235 la urbo estis detruita dum la mongola invado. En 1803 ĝi estis okupita de la Rusia Imperio. En 1818, kamparanoj de Virtembergo komencis ekloĝi en la setlejo kaj la nomo de la setlejo estis ŝanĝita al Annenfeld, en 1914 ĝia nomo estis ŝanĝita al Anino kaj en 1938 ĝi estis ŝanĝita al Ŝamĥor. En 1944 Ŝamĥor ricevis la statuson de urbo. En 1991, la historia nomo de Ŝamkir estis redonita al la urbo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]