Ŝehrazad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sultano kaj Ŝehrazad

Ŝehrazad (perse: شهرزاد, Ŝahrzad, "naskita en urbo" aŭ "infanino de la urbo", en pluraj lingvoj konata kiel Ŝeĥerizada) estas la rolantino, kiu rakontas la kolekton Mil kaj Unu Noktoj.

La edzino de sultano Ŝahriar adultis. Sekve la sultano rezoluciis de tiam edziĝi ĉiumatene kun virgulino, kiu estos senkapigita sekvantan matenon. Malgraŭ la protestoj de sia nobela patro, Ŝehrazad deklaris sin volonta por edziniĝi kun la sultano, kalkulante pri sia lerteco rakonti fabelojn. Ĉiunokte ŝi rakontis al la sultano novan fabelon kun la zorgo neniam diri la fabelfinon antaŭ la matena horo de mortigo. Ekde ŝia unua fabelo la sultano tiom deziregis scii la finon, ke li lasis ŝin viva por unu plia tago. Tiu artifiko daŭris 1001 noktojn, ĝis la sultano forkonfesis sian rezolucion kaj deklaris, ke Ŝehrazad estos lia edzino plu.

La kerno de tiuj fabeloj konsistas el malnova persa libro titolita Hezar-afsana (perse: هزارافسانه, "Mil Fabeloj").