Kuŝejo
(Alidirektita el Ŝiplito)
Kuŝejo estas ejo por kuŝi do plejofte lito. Ĝi ankaŭ povas esti lito en veturilo, boato aŭ ŝipo.
Kuŝejoj en boatoj aŭ ŝipoj[redakti | redakti fonton]
Litoj sur grandaj ŝipoj iom diferencas de tiuj sur la tero, la malabundo de spaco sur etaj jaktoj signifas ke kuŝejoj devas esti laŭmezuraj.
Kuŝejoj en trajnoj[redakti | redakti fonton]
Longdistancaj trajnoj kiuj veturas dumnokte kelkfoje enhavas kuŝejojn, ofte en dormvagonoj aŭ -kupeoj. Multfoje oni povas transformi la kuŝejojn en sidejojn se necesa.
Kuŝejoj en kamionoj[redakti | redakti fonton]
Ŝoforoj de kamionoj dormas en kuŝejoj kiam ili laŭleĝe devas ripozi. La kuŝejo devas havi la mezuron kaj lokon laŭ la reguloj por kamionoj de la koncerna lando.