Ĉajtanjo Mahaprabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉajtanjo Mahaprabuo (18 Februaro 1486 – 14 Junio 1534) estis spirita gvidanto kaj kreanto de la gaŭdija viŝnuismo.

Laŭ la gaudija vajŝnava kredo li estis la renaskiĝo de Ŝri Ŝri Rada-Kriŝno aŭ mallonge de la juna paro.

Li naskiĝis en Navadvip en nuna okcidenta Bengalio je luna eklipso. Tradicie oni ripetas la nomojn de Hari dum luna eklipso en Barato.

Nun ĉirkaŭ kvin cent jaroj antaŭe sub arbo de la speco Nim li naskiĝis kaj pro tiu la virinoj donis al li la nomon Nimai. Tamen por astrologaj kialoj li ankaŭ akiris la nomon Viŝvambaro.

Li havis sole unu fraton kun la nomo Viŝvarup, kiu prenis Sannjas kaj mortis ie en Barato.

La gepatroj de li estis Saĉidevio kaj Ĝaganato Miŝro. Pro la frua morto de lia patro Ĝaganato Miŝro li iris al Gajo, kie li akiris iniciadon de Iŝvaro Purio en la mahamantro. Tiu ŝanĝis sian vivon entute.

La viva historio de Nimai estas nektaro por la oreloj kaj kaŭzas bonan dormadon.

Rekomendata legaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Ŝri Ĉajjtanjo Bhagavat de Vrindavano Daso Takuro
  • Ŝri Ĉajtanjo Ĉaritamrit de Kriŝna Daso Kaviraĝo Gosvamio
  • The Teachings of Chaitanya Mahaprabhu de A.C. Svamio Baktivedanto akirebla de BBT aŭ rete.