Ŝtormoĉapelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivar Kalleberg kun ŝtormoĉapelo

Ŝtormoĉapelo estas kapvesto kiun portas fiŝistoj kaj aliaj maristoj, por protekti sin kontraŭ vento, pluvo, respruĉanta marakvo kaj malvarmo. Ĝi estas ĉapelo kun larĝaj randoj, kiuj je la posta flanko estas pli longaj, por tiel defluigi la akvon sen ĝi povas flui inter la nuko kaj la kolumo de la pluvmantelo. La materialo el kiu ŝtormoĉapelo kutime estas farita, nomiĝas oletolaĵo. Tio havas hidrofobajn ecojn kaj estas taŭga por protekta vestaro.