Șăușa de Câmpie
Etoso
Șăușa de Câmpie | |
---|---|
Eksa vilaĝo | |
loĝloko | |
Lando | Rumanio |
Distrikto | distrikto Mureș |
Alinome | Kerelősóspatak (hungare) |
Komunumo | Ungheni |
Iama hungara departemento | Torda-Aranyos |
Șăușa de Câmpie [ŝauŝa de kimpie] (hungare: Kerelősóspatak [kereloŝoŝpatak]) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Târgu Mureș. En 1910 ĝi havis 388 loĝantojn (rumanoj, hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1414. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos vármegye). En 1922 oni aligis ĝin al Șăușa.[1][2]
Laŭ iuj fontoj la nuna vilaĝo Șăușa konsistis el du partoj, Șăușa Secuiască kaj Șăușa de Câmpie, disigitaj per rivereto, kiuj kuniĝis en 1922.[3]
Fonto[redakti | redakti fonton]
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Șăușa – repere istorice (rumane). Primăria Ungheni. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-07.