57-ĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
57-ĉelo
Speco Abstrakta regula hiperpluredro
Vertica figuro Duon-dudekedro
Simbolo de Schläfli {5,3,5}
Verticoj 57
Lateroj 171
Edroj 171 {5}
Ĉeloj 57 duon-dekduedroj
Geometria simetria grupo Projekcia speciala lineara grupo L2(19) de ordo 3420
Duala Mem-duala
vdr

En matematiko, la 57-ĉelo estas mem-duala plurĉelo, kvar-dimensia abstrakta regula hiperpluredro. Ĝiaj 57 ĉeloj estas duon-dekduedroj. Ĝi havas 57 verticojn, 171 laterojn kaj 171 edrojn. Ĝia geometria simetria grupo estas la projekcia speciala lineara grupo L2(19) de ordo 3420. Ĝia simbolo de Schläfli estas {5,3,5}. Ĝi havas 5 duon-dekduedraj ĉeloj ĉirkaŭ ĉiu latero.

Ĝi estis esplorita de H. S. M. Coxeter en 1982.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Peter McMullen, Egon Schulte, Abstract Regular Polytopes - Abstraktaj regulaj hiperpluredroj, Cambridge University Press, 2002. ISBN 0-521-81496-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] (PDF) The Regular 4-Dimensional 57-Cell - La regula 4-dimensia 57-ĉelo, Carlo H. Séquin and James F. Hamlin, CS Division, U.C. Berkeley