Anna Biró
Aspekto
BIRÓ Anna (pr. biro') edzino de Márton Kulinyi, Antal Nyárai, estis hungara aktorino naskita en Braŝovo la 26-an de julio 1865. Ŝia mortojaro kaj mortoloko estas nekonata.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi pasigis preskaŭ kvar jardekojn sur scenejo ekde 1880 ĝis 1918 en Arad kaj poste en Koloĵvaro.
El ŝiaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Javott, pincérlány (Megyeri D.: Katonás kisasszony);
- Első apród (Gergely Csiky: A nagyratermett);
- Hercegné (Konti J.: Eleven ördög);
- Stella (Millöcker: Boszorkányvár).
Fonto
[redakti | redakti fonton]Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.