Undora montaro
Aspekto
Undora montaro | |
ruse: Ундорские горы | |
Montaro | |
Undora montaro kaj bordo de Volgo
| |
Lando | Rusio |
---|---|
Provinco | Uljanovska provinco |
Koordinatoj | 54° 36′ 30″ N 48° 23′ 35″ O / 54.60833 °N, 48.39306 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 238 m s. m. |
Geologia konsisto | Naftoardezo, Fosilioj |
Undora montaro (ruse Ундорские горы) estas altaĵo en Uljanovska provinco de Rusio, sur la dekstra bordo de Volgo, tradicie nomata montaro malgraŭ ĝia malgranda alteco. Situas inter riveroj Svijaga okcidente kaj Volgo oriente, vilaĝo Undori norde kaj urbo Uljanovsko sude. La nomo devenas de la vilaĝo Undori.
En la montaro troveblas naftoardezo.[1]. Multas fosilioj de iktiosaŭroj, pleziosaŭroj kaj aliaj pleziosaŭruloj. Oni produktas naturan mineralakvon Volĵanka, kiu enhavas multajn utilajn mikroelementojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Казань - Ульяновск. Arkivita el la originalo je 2011-08-23. Alirita 2012-01-12 .