Aŝtarako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŝtarako

AŝtarakoAshtarak ("Աշտարակ" armene, en la senco de turo) estas industria urbo de Armenio ĉe la maldesktra bordo de la rivero Kasagh, proksimume je 20 km nordokcidente de Erevano, je 1110 metroj sur la marnivelo. Aŝtarako estas la ĉefurbo de la provinco Aragacotno. Ĝi havas ĉ. 21.000 loĝantojn kaj troviĝas inter la tri ĉefaj urboj de Armenio: Erevano, Gyumri kaj Vanadzor.

La urbo ludas gravan rolon en la nacia ekonomio kaj en la kultura vivo de Armenio, kie sidejas pluraj entreprenoj (naciaj kaj internaciaj) kaj kulturaj organizoj. Ĝi disvolviĝis kiel satelita urbo de Erevano. Aŝtarako estas unu el la plej antikvaj urboj de Armenio kun pluraj historiaj kaj kulturaj monumentoj kiuj pluvivigas la flamon de la antikveco kaj beleco en la urbo. Ĝi estis fondita en la 9-a jarcento kaj rekonstruita en la 17-a jarcento.