Aŭditiva prilabora perturbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La aŭditiva prilabora perturbo (APD) estas cerba anomalio, kiu malhelpas interpreti la sonojn. Eĉ se la ulo aŭdas bone, kompenas malbone. Ĝi estas kuna nomo de pliaj malsanoj, kiuj malhelpas la aŭdadon malsame.

Difino[redakti | redakti fonton]

La American Speech-Language Hearing Association (ASHA) en 2005 januaro eldonis artikolon pri aŭditiva prilabora perturbo,[1] kiu kompletigis ĝian artikolon el 1996,[2] kaj la ekzaminadon de ilia anglaj kolegoj. La aŭditiva prilabora perturbo povas esti denaska, aŭ ĝi povas ekigi per traŭmato de kapo aŭ infekto de orelo, kaj kauzas problemojn de prilaborado de sonoj en la centrala nerva sistemo. Laŭ la artikolo tiu listo de perturboj eblas:

  • lokaligi la sonon
  • rekoni la direkton de la sono
  • rekoni aŭditivajn skemojn
  • funkcioj de temporala lobo:
  • harmonioj
  • diskriminado
  • ordigado
  • supreso, la subataj sonoj supresas aliajn sonojn
  • pli sonoj samtempe estas prilaboritaj pli malbone
  • pli malbona kvalitaj sonoj estas prilaboritaj pli malbone

Karakteraj estas la perturboj de lokaligo de sono, diferencigo de fonemoj kaj konstruado de vortoj, same la diferencigo de similaj vortoj. Ofte disigas la parolo malbone en vortoj, kaj la ulo kredas, ke oni uzas nekonitajn aŭ sensignifajn vortojn. Povas esti, ke la vortoj estas rekonitaj, sed ilia signifo ne. Se la aliaj sonoj estas lautaj, li povas malbione kompreni la parolon. Tiu dependas de la persono, la formo de malsano, kaj ĝia severo. Ankaŭ telefoni estas problema, ĉar la kvalito de sonoj estas malbonaj, foje ĝi resonas, kaj malhelpas uzi visualajn informojn, ekzemple legi lipojn, atenti senvortajn signojn, kaj akompani la okulojn de partnero. Ankaŭ la vortostoko estas malgranda, kaj la ulo uzas ofte la samajn vortojn.

Foje aligas aliaj perturboj, kiuj estas pleje sendependaj, sed kuntempaj; do oni demandu neurologon, aŭdiologon, aŭ kuraciston de orelo, naso kaj laringo, kiuj povas ekskludi malsanon de orelo. Ankaŭ la neuropsiĥologo povas helpi, ĉar la kialoj de problemoj povas esti psiĥiatriaj aŭ psiĥologiaj. Tiuj simptomoj povas havi aliajn kialojn, ekzemple cerba lezio, perturbon de atento, disleksio, malfacilan aŭdadon, surdecon kaj psiĥologiaj anomalioj.

La simptomoj ekigas aliajn problemojn en ĉiu situoj, ĉar la ulo ne inteligis, malinteligis aŭ ne memoris, kiun oni diris.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Auditory Processing Disorder (APD). Pamphlet, (2004). British Society of Audiology APD Special Interest Group. MRC Institute of Hearing Research. Lehívva 2008-01-15-én.
  2. Central Auditory Processing: Current Status of Research and Implications for Clinical Practice. Technical Report, (1996). Working Group on Auditory Processing Disorders. American Speech-Language-Hearing Association.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo APD en la hungara Vikipedio.