Aŭditorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aŭditorio (ankaŭ aŭskultantejo) estas ĉambro aŭ spaco konstruita en kinejo, teatrejo, koncertejo, lernejo, publikaj konstruaĵoj aŭ eĉ subĉiele por ebligi la spektantaron aŭdi kaj spekti prezentojn rilate al kulturaj, edukaj, politikaj aŭ sociaj aferoj (spektaklo, filmo, teatraĵo, ekzameno, muzikalo, kolokvo, publika legado, festo, mitingo, debato, konferenco, asembleo, ktp). Kiam temas pri kinejoj la kvanto de aŭditorioj determinas la nombron de salonoj.

La esperanta vorto aŭditorio venas de la latina vorto "Auditorium". La koncepto estas prenita de la greka aŭditorio, kiu havis serion de duonrondaj sidbretoj en la teatro, dividita de larĝaj "zonoj", nomitaj diazomata, kun dek unu seĝovicoj inter ĉiu.

Laŭ Francisko Azorín aŭditorio estas Ĉambrego por publikaj, soelnaj paroladoj. Aŭskultejo. Tipa estas tiu de Ĉikago (USN) kapabla por 4.200 aŭdantoj, kun turo 82 m. alta.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 26.