Aalto-Teatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aalto-teatro, enirejo
Aalto-teatro, dorsflanko

La Aalto-teatro estas operejo en la germania urbo Essen. Ĝi inaŭguriĝis la 25-an de septembro 1988 per surscenigo de la opero Die Meistersinger von Nürnberg de Richard Wagner.

Jam dum 1959 ĵurio unuanime decidiĝis favore al la konstrupropono de la finnlanda arkitekto Alvar Aalto. Sed nur dum la jaro 1983, sep jarojn post la morto de Aalto, la konstruaj laboroj vere komenciĝis.

La malsimetrio de la publikejo, kiu povas gastigi 1120 spektantojn kaj estas profunde malhelblue kolorigita, laŭ la ideoj de Alvar Aalto ankaŭ en la kazo de malmultaj spektantoj evitu ĉiun iritiĝon kaj gvidu la atenton plene al la scenejo. Opereja ĉefo kaj muzika direktoro ekde la 1997/98 estas Stefan Soltesz, kies Strauss-ciklo en Essen estis vaste laŭdata.

Dum septembro 2008 la Aalto-teatro laŭ la germanlingva faka magazino Opernwelt ("opera mondo") post enketo inter 50 sendependaj kritikistoj el diversaj landoj elektiĝis la plej bona operejo de Germanlingvujo. Krom de la operejo "Aalto-Musiktheater", la konstruaĵo ankoraŭ estas hejmo de la baledejo "Aalto-Ballett-Theater".

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de laAalto-teatro greke fotogalerio de eksteraj kaj internaj impresoj greke gazetara teksto el la jarlibro de la magazino "Opernwelt" 2008

Koordinatoj: 51° 26' 49" norde, 7° 0' 46" oriente