Saltu al enhavo

Aaron Ciechanover

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aaron Ciechanover

Aaron J. Ciechanover (n. 1-a de oktobro 1947 en Ĥajfo, Israelo) estas israela biokemiisto, kiu ricevis en 2004 la Nobel-Premion pri Kemio pro la malkovro de ubikvitino-direktita proteina degeneriĝo, kune kun Avram Hershko kaj Irwin Rose.

Ciechanover doktoriĝis en 1981 ĉe Technion (Israel Institute of Technology) en Ĥajfo. Nuntempe li estas tie profesoro pri biokemio kaj direktoro de Rappaport Family Institute for Research in Medical Sciences ĉe Technion.