Abĥaz-adigea lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La abĥaz-adigeaj lingvoj:
ĉerize ruĝa: ĉerkesa
vermile ruĝa: abĥaza
(verde: la naĥ-dagestana lingvaro)
Genealogia skemo de la abĥaz-adigea lingvaro

La abĥaz-adigea, ponta, aŭ okcidenta-kaŭkaza lingvaro estas lingva familio parolata de popoloj de okcidenta Kaŭkazio, ĉefe en Abĥazio kaj en la rusaj republikoj de Adigio, Karaĉaj-Ĉerkesio kaj Kabardio-Balkario. Signifan parolantaron ĝi havas ankaŭ en Turkio kaj Sirio.
La eroj de la abĥaz-adigea familio estas tri:

La abĥaz-adigeaj lingvoj karakteriziĝas je malgranda vokala fonemaro de nur du aŭ tri. Lige kun tio la kvanto de konsonantoj atingas nombrojn (ĝis 80 fonemoj, laŭ la analizo) rekordataj alie nur en la kojsanaj lingvoj.

Normala vortordo en frazo estas agento–objekto–verbo (ekz., "Knabo ŝafojn paŝtas", aŭ pli proksime, "Per knabo ŝafoj paŝtiĝas" [vidu ergativa lingvo]), tamen la vortordo (speciale en la ĉerkesaj lingvoj) ne estas fiksita kaj povas varii en parolo pro stilaj konsideroj.

Iuj lingvistoj proponas parencecon inter tiuj lingvaroj kaj la ĥata lingvo de antikva Anatolio.

Vidu ankaŭ

Literaturo pri la lingvaro

  • Dumézil G. Études comporatives sur les langues caucasiennes du Nord-Ouest. Paris, 1932.

Eksteraj ligiloj