Abatejo Malmesbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo Malmesbury
abatejokristana preĝejo [+]
Koordinatoj51° 35′ 5″ N, 2° 5′ 54″ U (mapo)51.5847-2.09838Koordinatoj: 51° 35′ 5″ N, 2° 5′ 54″ U (mapo)

Estiĝo7-a jarcento

Abatejo Malmesbury (Britio)
Abatejo Malmesbury (Britio)
DEC

Map
Abatejo Malmesbury

Vikimedia Komunejo:  Malmesbury Abbey [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Abatejo Malmesbury
Abatejo Malmesbury en la 14-a jarcento

Abatejo Malmesbury, benediktana monaĥejo fondita ĉirkaŭ 676 de la klerulo kaj poeto Aldhelm, laŭdire nevo de Reĝo Ine de Wessex kvankam tio ne certas.

En 941 la anglo-saksa reĝo Athelstan entombiĝis en la abatejo. Ne post la 11-a jarcento la abatejo famis pro sia granda biblioteko. Dum parto de la 12-a jarcento la historiisto Vilhelmo de Malmesbury estis la abateja bibliotekisto.

Oni pligrandigis la konstruaĵojn dum kelkaj jarcentoj, sed ili estis plejparte kompleta en 1180. La spajro altis 131 metrojn, sed ĝi detruiĝis dum ŝtormo de ĉ. 1500, kune kun multe de la preĝejo. Hodiaŭ restas nur malpli ol duono de la abatejo. Hodiaŭ la preĝejo estas la paroĥa preĝejo de Malmesbury.

Ĉe la abatejo okazis frua eksperimento de homa flugo: en 1010, la monaĥo Eimer de Malmesubry flugigis glisilon de la turo. Ĝi alteriĝis 200 metrojn for de la turo, kaj Eimer rompis al si ambaŭ krurojn.

En la korto situas la tombo de Hannah Twynnoy, kiu eble estis la unua homo mortigata de tigro en Anglio: ŝi laboris en drinkejo de Malmesbury vizitata en 1703 de cirko kiu posedis tigron. Hannah, malgraŭ avertoj, turmentetis la beston, kiu fine liberigis sin de siaj ligiloj kaj mortige mordis ŝin.