Abdelaziz Bouteflika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abdelaziz Bouteflika

Abdelaziz BOUTEFLIKA (naskiĝis la  2-an de marto 1937(nun 1937-03-02) (87‑jara) en Oujda) estas ekde 1999 la alĝeria prezidanto.

Biografio

Bouteflika naskiĝis la  2-an de marto 1937(nun 1937-03-02) en la urbo Oujda, kiu situas en Maroko. Ekde 1956 li fariĝis membro de la FLN laŭ la franca nomo Front de Libération Nationale, kiu batalis por la sendependeco for de la franca ŝtato. Sub Houari Boumédiène li tre rapide akiris altajn postenojn kaj en 1962 li fariĝis ministro pri junularo, sporto kaj turismo. Poste li fariĝis ministro pri eksteraj aferoj de Alĝerio. Post la morto de Boumédiène li kandidatis kiel prezidanto, sed pro subteno al Bendjedid Chadli fare de la armeo, li ne sukcesis. Nur en 1999 li elektiĝis kiel prezidanto post Liamine Zéroual. En aprilo 2009 li estis reelektita la trian fojon.