Abonkesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abonkestoj en Ĝenevo

Abonkesto estas speciala tipo de adreso de papera poŝto. Iu povas mendi en poŝtejo abonkeston por ke leteroj alvenu al ĝi anstataŭ al leterkesto de reala adreso (ĉe privata domo de la adresito).

Fizike abonkesto estas mezgranda kesto, kiu lokiĝas en poŝtejo. Kontraŭ uzado de ĝi oni pagas iun sumon da mono.

Oni uzas abonkestojn por ĉi tiuj celoj:

  • Por ke la adreso estu pli simpla; pro tio sendantoj pli verŝajne skribos ĝin senerare.
  • Por ke organizaĵo, kiu ne havas oficejon, povu ricevi leterojn;
  • Por ricevi leterojn sendepende de ŝanĝo de loĝloko;
  • Por ke la aliaj ne sciu, kie lokiĝas ricevanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]