Achnacarry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Achnacarry estas malgranda vilaĝeto, privata bieno kaj kastelo en regiono Lochaber de Highland, Skotlando, ĉ. 15 mejlojn norde de urbo Fort William proksima al la vilaĝo Spean Bridge. La kastelo estis finkonstruita en 1802, ĝi ne estas malferma al la publiko, nur la Clan Cameron Museum, samloke.

La kastelo gravis dufoje, unuafoje ĝi servis por loko de interkonsento de Achnacarry (angle Achnacarry Agreement) en 1928, kiu rezultis kartelan interkonsenton inetr la naftoproduktaj konzernoj. La interkonsento estas konata ankaŭ kiel interkonsento "As-Is".

La kastelo servis dum la dua mondmilito (1942 to 1945) kiel trejnejo de la komando-membroj de aliancanoj.