Saltu al enhavo

Acorn Atom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Acorn Atom
porhejma komputilo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Acorn Eurocard systems
Sekvanto BBC Micro
vdr

Acorn Atom estas persona komputilo fabrikita de Acorn Computers de 1980 ĝis 1982,[1] kiam ĝi estis anstataŭigita de la BBC Micro. La BBC Micro komence estis simpla ĝisdatigo de la Atom, konata kiel Proton.

Acorn Atom estis progresigo de la maŝinoj bazitaj sur la ĉefprocesoro MOS Technology 6502, kiujn la kompanio fabrikis ekde 1979. La Atom estis simpligita versio de la Acorn System 3, sen disketilo sed kun integra klavaro kaj interfaco por kasedaj bendoj, vendita aŭ en muntenda formo aŭ kiel kompleta produkto. En 1980, la prezo de la maŝino situis inter £120 en muntenda formo, £170 plene muntita kaj pli ol £200 por la plene vastigita versio kun 12 kilobitokoj de ĉefmemoro.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Acorn Atom komputilo, Science Museum Group. Objektokolekta numero Y2002.13
  2. . Acorn Atom Computers. The Centre for Computing History. Arkivita el la originalo je 19 November 2022. Alirita 28 January 2024.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]