Adam Michnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Michnik

Adam MICHNIK [adam miĥnik] (naskiĝis la 17-an de oktobro 1946 en Varsovio) estas pola ĵurnalisto, ĉefredaktoro de Gazeta Wyborcza [gazeta viborĉa] (esperante Elekta gazeto). Dum la jaroj 1968 - 1989 li organizis malleĝan demokratan movadon en Pollando. Li kunlaboris kun Komitet Obrony Robotników (komitato por la defendo de la laboristoj) kaj estis konsilanto en sindikato Solidareco (NSZZ "Solidarność"). Distingita per la franca ordeno de Honora Legio kaj pola Ordeno de la Blanka Aglo.

Ŝablono:Ĝermo-biografio