Adamclisi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adamclisi (germane Adamklissi) estas vilaĝo en historia regiono Dobruĝo en rumana distrikto Constanța.

Historio

Tropaeum Traiani

La fondiĝo de la loko estas datita je la romia epoko kaj prenas sian nomon de la romia armea rezrevejo „Civitas Tropaensium“.
La loko estas fama pro sia monumento, Tropaeum Traiani, kiu estis establita en 109 kiel venkosigno de romianoj kontraŭ la dakoj, post la trajanaj militoj.

Pli poste setlis tie veteranoj de la Dakiaj militoj. Ĉirkaŭ la jaro 200, loko ricevis romian urborajton. Post la retiriĝo de la romianoj el la provinco Dakio, keregis la gotoj „Tropaeum Traiani“.
Sub regado de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio, oni konstruis fortikigajn instalaĵojn kaj la urbo travivis sian duan floradon.
En 587, avaroj detruis ĝin kaj por jarcentoj iĝis forgesita.
POst kia la osmana imperio konkeris Dobruĝon ĉe fino de la 14-a jarcento, setlis tie turkoj kaj tataroj.
La nomo Adamklissi kaj Adam Kilise (turke: „Preĝejo de viro“) estiĝis pro eraro. La turkoj pensis la monumenton je preĝejo.

Vidindaĵoj

Krom „Tropaeum Traiani“, arkeologoj elfosis ruinojn de la samnoma urbo. Al tiu apartenas fortikigaj instalaĵoj kun 22 turoj kaj 4 pordoj (enirejoj), kanaligaj instalaĵoj, pavimitaj stratoj kaj 4 frukristanaj preĝejoj.