Saltu al enhavo

Administrado de Hu kaj Wen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Administrado de Hu kaj Wen
胡温体制
4a generacio de la komunista gvidantaro de la Popola Respubliko de Ĉinio
Hu Jintao (maldekstre) kaj Wen Jiabao (dekstre)
Dato de formiĝo 15a de novembro 2002
Dato de finiĝo 15a de marto 2013
Homoj kaj organizaĵoj
Prezidanto Hu Jintao
Ĉefministro Wen Jiabao
Membra partio Komunista Partio de Ĉinio

La administrado de Hu kaj Wen estas la nomo donita al la ĉina gvidantaro kiu oficiale sukcedis Jiang Zemin, Li Peng kaj Zhu Rongji en 2002. Uzante la familiajn nomojn de la du gvidantoj, oni mallongas la nomon kiel Hu–Wen.

Ĉi tiu frazo aludas la ĝeneralan sekretarion de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP) kaj ĉina prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministron Wen Jiabao, kiuj estas rigardataj kiel, almenaŭ supraĵe, pli reformemaj kaj pli malfermaj. La kontribuoj de Hu al la ideologio de la ĈKP estas oficiale nomataj la Scienca Vidpunkto pri Evoluado.