Administraj unuoj de la Fiĝioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skema mapo de la kvar dividoj de Fiĝio, kaj la aŭtonoma insulo Rotuma

Fiĝio estas administre dividitaj en kvar dividaĵojn - dividaĵoj Centra, Norda, Okcidenta kaj Orienta. La kvar dividaĵoj estas plue subdividitaj en sume dek kvar provincojn. La aŭtonoma insulo Rotuma kaj ĝiaj dependaĵoj situas ekster iu el la kvar dividaĵoj. Ĉiu dividaĵo estriĝas fare de komisaro, nomumita fare de la fiĝia registaro. La dividaĵoj estas esence grupiĝoj de provincoj kaj havas malmultajn proprajn administrajn funkciojn - precipe ili servu al subteno de kunlaboro inter la membraj provincoj por komunaj servoj. Ĉiu provinco havas provincan konsilion kiu povas fari regularoj kaj preni lokajn impostojn, kondiĉe ke la fiĝia registaro aprobas tion.

Dek kvar provincoj de Fiĝio
Dividaĵo / Ĉefurbo Provinco Areo[1](km2) Loĝantaro

(censo de 2007)

Loĝantaro

(censo de 2017)[2]

Central (Centra) /

Suva

Naitasiri 1666 160,760 177,678
Namosi 570 6,898 7,871
Rewa 272 100,995 108,016
Serua 830 18,249 20,031
Tailevu 955 55,692 64,552
Northern (Norda) /

Labasa

Bua 1378 14,176 15,466
Cakaudrove 2816 49,344 50,469
Macuata 2004 72,441 65,983
Eastern (Orienta) /

Levuka

Kadavu 478 10,167 10,897
Lau 487 10,683 9,602
Lomaiviti 411 16,253 15,657
Western (Okcidenta) /

Lautoka

Ba 2634 231,760 247,708
Nadroga-Navosa 2385 58,387 58,931
Ra 1341 29,464 30,432
Rotuma 46 2,002 1,594

Referencoj[redakti | redakti fonton]