Adstringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adstringa (kuntira, el la latina adstringere „kuntiri“) karakterizas sangum-malpliigan substancon, kiu sur vundiĝinta haŭto aŭ mukomembrano koagulas proteinojn kaj formas per ili maldikan kovran membranon. Tia substanco helpas regeneradon de la haŭto kaj konvenas por traktado de kronikaj inflamiĝoj kaj vundiĝoj.

En kosmetiko, adstringaj materialoj estas uzataj por produktado de ŝvit-baraj deodorantoj.

Ekzemploj de adstringaj substancoj estas arĝenta nitrato (bismutaj, aluminiaj, plumbaj kaj zinkaj saloj), toluenaj kaj fenolsulfonataj polikondensatoj (Polikresulo) kaj natura tanino.

Oni uzas la esprimon ankaŭ por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiuj havas same kuntiran efikon en la buŝo.

Vidu ankaŭ