Aelfwald la 2-a (Northumbria)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aelfwald la 2-a estis reĝo de Northumbria, Anglio, de ĉ. 806/808 al ĉ. 808/810.

Li detronigis Eardwulf. Restas malmulte de informoj pri lia regado, krom ke verŝajne post nur du jaroj Eardwulf regajnis la tronon, helpate de Karlo la Granda kaj papo Leono la 3-a. Tamen restas moneroj de Aelfwald, fabrikitaj ĉe Jorko de monfaristo nomata Cuthheard, kiu probable fabrikis ankaŭ ĉiujn monerojn de Eardwulf.