Aferezo
En lingvistikaj studoj, aferezo (el la greka vortoj apo 'for' kaj hairen 'preni') estas la perdo de unu aŭ pli sonoj ĉe la komenco de vorto (precipe la perdo de neakcentitaj vokaloj).
Aferezo en historiaj procesoj
Ekzemploj:
- La angla vorto [k]nife, prononcata: ['naɪf].
- La germana vorto [S]trand > la finna vorto ranta ('plaĝo').
- La greka vorto episkopus > latina [e]biscopu > angla bishop.
- La angla vorto Egyptian > "Gyptian" > Gypsy.
- La angla vorto [e]scape + goat > scapegoat.
Aferezo en poezio
- Angle: it is > 'tis.
Aferezo en ĉiutaga lingvouzo
- Hisapne: está ('estas') > [e]tá > ta (en Argentinio).