Agamedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bronchocela marmorata

La agamedoj (Agamidae) estas biologia familio de la skvamuloj. Ili vivas grandparte ekster Ameriko kaj en diversaj vivareoj, kio montras grandan alkutimiĝemon de la agamedoj. Krom la tre malvarmaj areoj kaj krom la akvo, ili vivas de la stepoj ĝis arbaroj, dezertoj.

Anatomio, vivformo, vivkonduto[redakti | redakti fonton]

Agamedoj alkutimiĝis al la plej diversaj vivkondiĉoj, tiel formiĝis diversa arto kaj formo de la skvamoj, la vostolongo, kruroj. Ĉiuj agamedojtre bone vidas, la okulo estas ilia plej grava sensorgano. Gravas ankaŭ la aŭdkapablo, dum la gustuma senso estas malforta.

Preskaŭ ĉiuj agamedoj (krom la dornovostaj agamedoj kaj la Hydrosaurus-specioj) nutras sin ĉefe el bestaĵoj, malĉefe el plantaĵoj. La nutraĵo konsistas ĉefe el insektoj ĝis etaj mamuloj. Kelkaj specioj kiel dorna diablo (Moloch horridus) nutras sin nur per formikoj kaj termitoj. La trinkakvon ili prenas rekte aŭ tra la haŭto el la aera humido (artspecife), je vivareo.

La agamedoj aktivas dumtage, ili akumulas el la sunvarmo la necesas korpovarmon ĉar ili ne kapablas rezervi propran varmon. Tiel okazas, ke ili travintrumas de kelkaj semajnoj ĝis pluraj monatoj. La travintrumo estas ankoraŭ necesa por la sukcesa reproduktiĝo.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Agamedoj apartenas al la leguanformaj kaj formas kun la kameleonoj la senrangan taksonon Acrodonta.

Subfamilioj kaj genroj de la agamedoj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]