Agordofajfilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Agordofajfilo estas agordilo, plejofte por kordinstrumentoj.

Je la agordofajfilo pluraj fajfiloj kun enigitaj tonlamenoj estas ekludeblaj per blovado. Ili ne celas la muzikadon, sed nur la aŭdigadon de la tonaltoj por la agordado de instrumentoj. ekzistas kromatikaj agordofajfiloj kun dek du tonoj aŭ tiuj kun tiom da tonoj, kiom kordojn havas la agordenda instrumento, do plejofte kvar aŭ ses tonoj.

Parencaĵo

Elektronikaj agordiloj ne generas tonojn, sed mezuras la tonojn generitajn de la instrumento.

Vidu ankaŭ