Diapazono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agordforko farita je 440 Hercoj

Diapazonoagordforko (sonforko, tonforko) estas agordilo el ŝtala alojo, per kiu oni agordas la muzikilojn. Kiam oni frapas ĝin, ĝi vibras kaj oni povas aŭdi noton muzikan, kutime A je 440 Hercoj. Tamen la tonalto dependas de la longo de la diapozono. La kongreso internacia pri la diapazono, okazita en Londono en 1939, rekomendis uzi por ĝi A-noton je 440 hercoj.

La alojo uzita en la diapazono estas malmulte sensitiva al la temperatura vario kaj tio garantias ke la tonalto ne ŝanĝos facile. Ŝanĝo de atmosfera premo povas iomete variigi la tonalton. En akvo la diapazono je 440 Hercoj vibras je 650 Hercoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]