Aka Larentia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aka Larentia
romia dio • homo eble fikcia
Informoj
Sekso ina
Edzo/Edzino Faŭstulo
vdr

Pri Aka Larentia skribas Ovidio, Livio, Gelio kaj Valerio. Ŝi estis prostituistino kaj konkubino de paŝtisto Faŭstulo, kiu trovis forĵetitajn infanojn Romulon kaj Remon kaj kun ŝi la infanojn edukadis. La homoj kromnomis ŝin lupino, ĉar ŝi multe vagis tra arbaroj. El tio povis ekesti mito, ke la infanoj estis mamnutritaj de la lupino. Aka Larentia sukcese praktikis sian "metion" kaj akiris riĉecon, kiu sufiĉis por aĉeti grandan grundon inter "Sep montetoj", kiun ŝi donacis al siaj zorgatoj, kiuj pli poste fondis tie la "Eternan Urbon". Memore al sia antaŭulino la romaj amvendistinoj nomas sin "lupinoj" kaj bordelojn nomas "lupanarioj". Akka Larentia estis en Romo ĉiujare glorigata per ofera soleno.

Alia mito rakontas, ke foje gardisto de Herkula templo enuis kaj defiis sian dion ludi ĵetkubojn pri vespermanĝo kaj pri knabino. Li ĵetis por si mem kaj ankaŭ por la dio kaj malvenkis. Do, la gardisto devis prizorgi manĝon kaj gracian prostituistinon Aka, kiun li fermis en la templo. Al la dio plaĉis kaj la manĝaĵo kaj la prostituistino. La knabinon li rekompensis tiel, ke ebligis al ŝi trovi riĉan edzon kaj heredi post li.

Efektive Aka Larentia estis malnova diino, kies origina bildo estis per racionalismaj ŝanĝoj tre deformita.