Aktuala reĝo de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La esprimo la aktuala reĝo de Francio venas de ekzemplo de Bertrand Russell, ŝajna paradokso stariganta interesajn demandojn pri la leĝo de la ekskluzivita mezo, indiko, kaj tiel plu.

Francio estas respubliko, do ne havas reĝon. Konsideru la frazon "La aktuala reĝo de Francio estas kalva." Ĉu ĉi tiu frazo estas vera? Ĉu malvera? Ĉu sensignifa?

Certe ĝi ne povas esti vera, ĉar ne estas aktuala reĝo de Francio. Sed se ĝi estas malvera, oni povus supozi ke la neo de la frazo estas vera, t.e., "la aktuala reĝo de Francio estas hara, t.e. ne kalva." Sed tio ne ŝajnas iel ajn pli vera ol la unua aserto.

Ĉu do ĝi estas sensignifa? Oni povus supozi tiel, ĉar ĝi certe malsukcesas indiki ion ajn en unu senco, sed aliflanke ĝi certe ŝajnas signifi ion kion oni povas tre klare kompreni.

Russell, ampleksiganta la verkon de Gottlob Frege, kiu pensis simile, proponis lau sia teorio de difinitaj priskriboj ke kiam oni diras "la aktuala reĝo de Francio estas kalva," oni faras tri apartajn asertojn:

  1. Estas x tiel ke x estas la reĝo de Francio
  2. Ne estas y, malsama al x, tiel ke y estas la reĝo de Francio (t.e. x estas la sola reĝo de Francio)
  3. x estas kalva.

Ĉar aserto 1 estas evidente malvera, kaj ke nia diro estas la konjunkcio de ĉiuj tri asertoj, nia diro estas malvera.

Simile, por "la aktuala reĝo de Francio ne estas kalva", ni havas la samajn asertojn 1 kaj 2, plus

3. x ne estas kalva.

do, "la aktuala reĝo de Francio ne estas kalva" estas ankaŭ malvera, ĉar ĝi konsistas el konjunkcio unu de kies asertoj (1: "estas reĝo de Francio") estas malvera.

La leĝo de la ekskluzivigita mezo ne estas violata, ĉar neante kaj "la reĝo de Francio estas kalva" kaj "la reĝo de Francio ne estas kalva", ni ne asertas la ekziston de iu x kiu estas nek kalva nek nekalva, sed neas la ekziston de iu x kiu estas la reĝo de Francio.