Akva rezervujo Slezská Harta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valbaraĵo Slezská Harta

Slezská Harta estas valbaraĵo en norda Moravio sur rivero Moravice, 11 km de urbo Budišov nad Budišovkou. Ĝi situas en meza parto de montaro Jeseníky, en ties parto Nízký Jeseník, en profunde entranĉita valo de rivero Moravice. Ĝi estas la plej granda kaj la plej alta akva rezervujo de sistemo de tri valbaraĵoj, kies ĝi estas konsistaĵo kaj kiun kreas ankoraŭ Kružberk kaj Podhradí. La konstruado okazis en la jaroj 19871995. Digo estas 64,8 m alta kaj 446 m longa. Hidroelektrejo, kiu ĉi tie laboras, estas ekipita per Francis-turbino.

Vidu ankaŭ