Akvomarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La akvomarko (aŭ filigrano) estas travidebla desegno, marko en la papero de oficialaj dokumentoj, bankbiletoj, poŝtmarkoj kaj valorpaperoj, kio estas grava rimedo kontraŭ falsigo, kopiado. Se oni metas la paperon antaŭ lumon, oni povas vidi nudokule la akvomarkon, kiu alie ne ĝenas la presadon, skribadon. Hodiaŭ oni vastigis ties sencon kaj akvomarko aludas ankaŭ je markigo de la elektronikaj fotoj.

Sur skribpaperoj

Oni uzas tiujn akvomarkojn jam ekde la 13-a jarcento. Oni presas la figurojn en la kaĉ-stata papermiksaĵo, sur loko de la marko, la papero iomete maldikiĝas. La akvomarko estas originale majstromarko, en kelkaj ŝtatoj ties uzo estis eĉ deviga.

Sur banknotoj, validpaperoj

Ĝi estas tradicia protekta rimedo sur ili, hodiaŭ oni uzas la akvomarkon plej ofte en kombinaĵo kun aliaj protektiloj (ekz. metalfadeno, hologramo).

Sur poŝtmarkoj

La akvomarko aperis jam sur la unua poŝtmarko (Black Penny, 1840). La hungaraj poŝtmarkoj uzis akvomarkon inter 1881 kaj 1962.