Alĝeria Komunista Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo de la AKP.

La Alĝeria Komunista Partio (AKPPCA), estis komunista partio en Alĝerio.

Historio

Branĉo de la Komunista Partio de Francio

La AKP aperis en 1920 kiel filio de la Franca Komunista Partio (PCF). Ties ĉeloj estis ĉefe komponataj de ekzilaj laboristoj, ĉefe multnombraj eŭropanoj forpelitaj el metropolo, kelkaj post kiam la gepatroj estis ekzilitaj al la kolonioj post la Pariza Komunumo kaj postaj movadoj.

Memstara organizo

La AKP iĝis fine separita ento en 1936 kaj malfermiĝis al indiĝenoj. El la konstitua kongreso okazinta la 16-a de oktobro 1936, grupiginte la delegitojn de diversaj devenoj, eliris sekretarion, nome Kaddur Belkaim', nome konstrulaboristo kiu mortiĝos ekzile en 1940.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj