Al-Majadin
Al-Majadin | |
urbo | |
Oficiala nomo: arabe الميادين | |
Ŝtato | Sirio |
---|---|
gubernio | Dair az-Zaŭr |
Situo | Al-Majadin |
- koordinatoj | 35° 01′ N 40° 27′ O / 35.017 °N, 40.450 °O (mapo) |
Loĝantaro | 49 000 (takso de 2003) |
Horzono | UTC+2 |
Situo de la urbo en Sirio
|
Al-Majadin (arabe الميادين, latinliterigo laŭ DMG al-Mayādīn, foje ankaŭ latinlitere nomata nur Mayadin) estas urbo de Sirio. Ĝi situas en la oriento de la lando, en la gubernio Dair az-Zaŭr, borde de la rivero Eŭfrato. Laŭ takso el la jaro 2003, tiutempe en la urbo vivis 49 000 loĝantoj.
La gubernia ĉefurbo Dair az-Zaŭr foras 45 kilometrojn, kaj kvar kilometrojn sude de la urbeto, sur monteto videblas la ruino de la fortikaĵo Kalaat ar-Rahba (Qalaʿat ar-Rahba) el la 12-a jarcento. La ĉirkaŭa pejzaĝo estas dezerta, kaj nur en akvumita aero laŭlonge de la rivero Eŭfrato eblas agrikulturo. Eĉ paŝtejoj por nomadaj beduenaj bestobredistoj apenaŭ ekzistas.