Alaŝ (partio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alaŝ - origine kazaĥe per cirilaj literoj Алаш - estis konstitucia demokratia partio en la Alaŝa Aŭtonomio de Centra Azio - kaj la partio kaj la aŭtonomio funkciis inter la jaroj 1917 kaj 1920, sekve de la politikaj perturboj post la Rusia Revolucio de 1917. En aŭgusto 1920 la aŭtonomia teritorio preme de la Ruĝa Armeo estis integrigita en la Rusian Sovetan Federacian Socialisman Respublikon kaj transformita al la tiel nomata "Kirgiza Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko", kiu pli-malpli reprezentis la teritorion de la nuntempa Respubliko Kazaĥio (nur malgrandparte tiun de la respubliko Kirgizio). La partio Alaŝ estis malpermesita, preme de la bolŝevismaj regantoj en Moskvo. Gvidanto de la partio Alaŝ (kaj unu el la gvidantoj de la ŝtato Alaŝa Aŭtonomio) estis la politikisto Aliĥan Bokeiĥanov.

Notu, ke inter la jaroj 1940 kaj 1994, post la disfalo de Sovetunio, ekzistis nova partio Alaŝ, kiu agis kaj en Kazaĥio kaj en Kirgizio kaj estas konsiderata faŝisma.