Alan B. Shepard Jr.
Alan Bartlett Shepard, Jr. (18-a de novembro, 1923 – 21-a de julio, 1998) (Subadmiralo, Usona Mararmeo, Emerita) estis la la unua usona kosmonaŭto en kosmo je la 5-a de majo, 1961, kvankam lia unua flugo estis nur suborbita. Li faris duan kosman flugon kiel komandanto de Apollo 14 inter la 14-a de januaro kaj la 9-a de februaro, 1971.
Li ĉeestis la bazan kaj mezan lernejojn de East Derry en lia naskiĝurbo Derry Novhampŝiro; gajnis Bakulaŭreco de Scienco de la Usona Marmilita Akademio ĉe Anapoliso, Honora Magistreco de Artoj de Dartmouth Kolegio en 1962, Honora Doktoreco de Scienco de Miami University (Miami-a Universitato) en Oxford, Ohio en 1971, kaj Honora Doktoreco de Homartoj de Franklin Pierce College (Franklin Pierce-a Kolegio) en 1972. Li ankaŭ diplomiĝis de United States Naval Test Pilot School (Usona Marmilita Lernejo por Testaj Pilotoj) en 1951 kaj usona Naval War College (Marmilita Milita Kolegio), Newport, Rhode Island (Novhaveno, Rod-Insulo) en 1957.
Liaj rilegiaj spertoj estis en Christian Science (Kristana Scienco).
Eksteraj ligiloj
greke Biografio ĉe NASA (angla)
greke http://www.hq.nasa.gov/office/pao/History/alsj/a14/shepstep.au
greke http://history.nasa.gov/40thmerc7/shepard.htm