Alan B. Shepard Jr.
| Alan B. Shepard Jr. | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 18-an de novembro 1923 en Derry |
| Morto | 21-an de julio 1998 (74-jaraĝa) en Pebble Beach |
| Mortokialo | leŭkemio |
| Tombo | Forest Hill Cemetery (en) |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Mararmea Milita Kolegio Usona Mararmea Akademio United States Naval Test Pilot School (en) Admiral Farragut Academy (en) Pinkerton Academy (en) |
| Familio | |
| Patro | Alan B. Shepard (en) |
| Patrino | Pauline Renza Shepard (mul) |
| Edz(in)o | Louise Brewer Shepard (mul) |
| Infano | Laura Shepard Churchley (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | kosmonaŭto (1959–1974) piloto mararmea oficiro entreprenisto |

Alan Bartlett SHEPARD, Jr. (18-a de novembro, 1923 – 21-a de julio, 1998) (Subadmiralo, Usona Mararmeo, Emerita) estis la la unua usona kosmonaŭto en kosmo je la 5-a de majo, 1961, kvankam lia unua flugo estis nur suborbita. Li faris duan kosman flugon kiel komandanto de Apollo 14 inter la 14-a de januaro kaj la 9-a de februaro, 1971.
Li ĉeestis la bazan kaj mezan lernejojn de East Derry en lia naskiĝurbo Derry Novhampŝiro; gajnis Bakulaŭreco de Scienco de la Usona Marmilita Akademio ĉe Annapolis (Marilando), Honora Magistreco de Artoj de Kolegio Dartmouth en 1962, Honora Doktoreco de Scienco de Miami University (Miami-a Universitato) en Oxford, Ohio en 1971, kaj Honora Doktoreco de Homartoj de Franklin Pierce College (Franklin Pierce-a Kolegio) en 1972. Li ankaŭ diplomiĝis de United States Naval Test Pilot School (Usona Marmilita Lernejo por Testaj Pilotoj) en 1951 kaj usona Naval War College (Mararmea Milita Kolegio), Newport, Rhode Island (Novhaveno, Rod-Insulo) en 1957.
Liaj religiaj spertoj estis en Kristana Scienco.

