Alaska Norda Deklivaro
La Alaska Norda Deklivaro, en angla origine Alaska North Slope, estas la regiono de la usona ŝtato de Alasko situanta en la norda deklivaro de la montoj Brooks laŭlonge de la marbordo de du bordomaroj de la Arkta Oceano, nome la Ĉukĉa Maro ĉe la okcidenta flanko de Point Barrow, kaj la Boforta maro oriente.
Ĝi enhavas gravajn kuŝejojn el nafto, pejzaĝojn kun hegemonio de tundro kaj eĉ ĉiamfrosta grundo kaj sude montoj kun neĝo.
Koordinatoj: 69° 03′ 28″ Nordo 152° 51′ 46″ Okcidento / 69.0578758 °N, 152.8628274 °U (mapo)