Albatros D.II

Albatros D.II [Albatros do-du] estis germana kutima batalaviadilo en 1916 ĝis komenco de 1917 (krom D.I). La diferenco inter D.I kaj D.II estis ĉefe ĉe la surfaca malvarmigo kaj la N-formaj mezstangoj, kiuj certigis pli bonan videblecon por la piloto.
La stabila kaj turneiĝema aviadilo estis – kun Fokker D.II - la ĉefa kaŭzo, pro kio la la aliancanoj peris sian aeran superecon en la okcidenta fronto. La D.II havis du lMG 08/15 (maŝipfusilon) muntitan super la motoron.
Ĝi estis produktita fare de Albatros kaj LVG en licenco kaj aperis en oktobro de 1916 sur la fronto (en januaro 1917 batalis jam 214 D.II). Samtempe produktis Oeffag laŭ licenco 20 Albatros D.II kiel serion 53 por la aŭstra-hungara armeo. Oeffag uzis por tio la 185-ĈP-an Austro-Daimler-an motoron.
En januaro de 1917 komenciĝis produktado de Albatros D.III, kiu anstataŭis dum printempo de 1917 ties antaŭulon. En majo batalservis duono, en novembro de 1917 nur ankoraŭ 20 Albatros D.I kaj II.
Specifaĵoj
[redakti | redakti fonton]Karakterizo | Dateno |
---|---|
Enverguro | 8,50 m |
Longo: | 7,33 m |
Alto: | 2,64 m |
Flugila surfaco: | 24,50 m² |
Malplena maso: | 637 kg |
Maks. starta maso: | 888 kg |
Motoro: | akvo-malvarmigita 6-cilindra seria motoro, Mercedes DIII (160 ĈP) |
Armiloj: | 2 maŝinpafiloj, rigidaj antaŭen |
Maksimuma rapido: | 175 km/h |
Kutima flugalto: | 6000 m |
Altiĝa tempo je 1.000m: | 4 min 50 sek. |
Altiĝa tempo je 2.000m: | 9 Min 30 Sek |
Altiĝa tempo je 3.000m: | 12 Min 40 Sek |
Altiĝa tempo je 5.000m: | 37 Min 10 Sek |
maks. atingopovo: | 230 km |
Produktita ekz.: | 275 |
Skipo | 1 persono |