Aleksandr Ivanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
portreton de A.Ivanov pentris S.Postnikov en 1873
Apero de Jesuo Kristo antaŭ la popolo

Aleksandr Andrejeviĉ IVANOV (ruse Алекса́ндр Андре́евич Ива́нов) naskiĝis la 28-an de julio 1806 en Sankt Peterburgo, mortis la 15-an de julio 1858 samurbe. Li estis eminenta rusa pentristo, kiu famiĝis ĉefe pro liaj bildoj prezentantaj la religiajn temojn.

Kiel talenta knabo li studis en la Rusia Akademio de Belartoj, kie li praktikis la pentrarton ĉe sia patro, fama pentristo Andrej Ivanoviĉ Ivanov. Liajn sukcesojn oni baldaŭ rimarkis kaj en 1824 li gajnis du Arĝentajn kaj unu Oran medalojn pro siaj laboroj. La bildo Priamo petegas Aĥilon eldoni korpon de lia filo Hektoro donis al li la rangon de libera pentristo kaj rajtigis al li vojaĝon al Eŭropo por perfektiĝi tie senpage.

En 1830 Ivanov komencis sian vojaĝon al Germanio kaj poste al Italio, kie li loĝis kaj laboris dum dudek ses jaroj.

En 1834 la pentristo faris bildon Apero de Jesuo Kristo antaŭ Maria Magdalina, kiu donis al li la rangon de akademiano.

En 1836 li komencis pentri la bildon Apero de Jesuo Kristo antaŭ la popolo kaj finis laboron nur en 1857. Ĝi estas lia ĉefverko, kiun oni nun povas vidi en moskva Tretjakova galerio. Ĝi estas plej granda (540x750 cm) tiea eksponaĵo, por kiu Paŭlo Tretjakov aranĝis la apartan alon.

La pentristo mortis la 15-an de julio 1858 pro ĥolero kaj estis sepultita en tombejo de Aleksander-Nevskij Laŭro de Sankt Peterburgo.



Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "1806" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Ivanov, Aleksandr".