Aleksandro Nevskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de Aleksandro Nevskij

Aleksandro NEVSKIJ (ruse Александр Ярославич Невский, Aleksandre Jaroslaviĉ Nevskij) naskiĝis la 30-an de majo 1220 en Pereslavl-Zalesskij, kaj mortis la 14-an de novembro 1263 en Gorodeco. Li estas rusa nacia heroo[Dubinda teksto], fama pro la militistaj venkoj. Li ankaŭ estas sanktulo de la Ortodoksa eklezio kaj pluraj ortodoksaj katedraloj portas lian nomon. Oni festas lian tagon la 23-an de novembro kaj la 30-an de aŭgusto (translokiĝo de liaj relikvoj al Sankt-Peterburgo).

Li estas fama ĉefe pro du militistaj venkoj nepraj por la rusa historio: unu kontraŭ la svedoj ĉe la bordoj de la rivero Neva en julio 1240 (batalo ĉe Neva), la alia kontraŭ la kavaliroj de la Ordeno de germanaj kavaliroj, ekloĝintaj en la regiono ekde 1237.

En 2008, Aleksandro Nevskij estis nomumita kiel la plej populara ruso de la historio de Rusio kun pli ol duonmiliono da voĉoj, malantaŭ Pjotr Stolipin kaj Jozefo Stalino[mankas fonto].