Alexander Sutherland Neill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la lernejo Summerhill de A. S. Neill

Alexander Sutherland Neill, en siaj verkoj kutime mallongigita A. S. Neill, estis elstara brita pedagogo. Li naskiĝis la 17-an de oktobro 1883 en Forfar, Skotlando kaj mortis la 23-an de septembro 1973 en Aldeburgh, Suffolk. Alexander Sutherland Neill aparte konatiĝis kiel fondinto kaj multjara gvidanto de la "demokratia lernejo" Summerhill en Leiston (Suffolk), kiu funkciis ekde la jaro 1921, pionira reformpedagogia eksperimento, kiu konsideriĝas la tutmonde unua demokratia lernejo.

Eksteraj ligiloj